Kiel mirinda

(Originala titolo: Que maravilha)
Verkis: Toquinho k Jorge Ben Jor
Traduko: Flávio Fonseca

Ekstere pluvo lantas
Kaj spite tion mi kurantas
Nur por vidi ŝin, ho am'!
Venas ŝi vestita blanke
Tute malseka, bela, malkombita, kiel mirinda!
Ŝi estas linda, ho mia am'!
Kaj inter bankistoj, pluraj aŭtoj, stratoj kaj avenuoj
Dum miloj da hupoj sonadas kun vari'
Ŝi alproksimiĝas en blanko, milda, iom sen bruo
Kun la pluvo falanta sur korpo
Kiun brakumos mi
Kaj ni kune jen meze de l' strato, de l' mondo,
Ni meze de l' pluvo je turniĝ', kiel mirinda!
Je turniĝ', kiel mirinda!
Je turniĝ'...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!