Kanzon' por iu knabo surstrate

(Originala titolo: Canción para un niño en la calle)
Verkis: Felipe Titrovato k Armando Tejada Gómez
Traduko: Tarcísio Lima

Ekzakte tiun ĉi momenton
Estas knabo surstrate...
Estas knabo surstrate.

Estas honor’ al homoj malgrandulojn protekti,
Kun zorgoj, ke ne plu restu infanaro surstrate;
Eviti la ekdronon de l’ ŝipa kor’ infana;
Ties mirindan fabelon el pan’ kaj ĉokolado;
Donante al ili stelojn, surloke malsaton;
Ĉar aliel ja estas senutile, absurde
Ekzerciĝi surtere la feliĉo, la kanto,
Dum geknaboj restadas forlasitaj surstrate...

Ekzakte tiun ĉi momenton...

La am’ ne devas iri tra l’ mondo nud-piede,
Svingante al ĵurnalo kvazaŭ flugil’ ĉemane,
Grimpante sur la trajnojn, ĉerpante nian ridon,
Frapante nian bruston per flugilum’ tro laca;
Ne estu ĵus-naskito laŭpreze pritaksata,
La knabeco sub riskoj de profitem’ ambicia,
Ĉar do estus la manoj senutilaj pendaĵoj
Kaj la koro malplena iu mava diraĵo...

Ekzakte tiun ĉi momenton...

Ve al kiu forgesas, ke estas knabo surstrate,
Ke milionoj da knaboj vivadas sur la strato,
Ke amasegoj da knaboj kreskadas laŭ la strasto,
Ilin vidas mi, premantajn la tre malgrandan koron,
Fiksantajn al ni ĉiuj kun fablo je l’ okuloj,
Dum ekfulmo al ili malebligas rigardi,
Ĉar neniu privartas tiun vivon kreskantan
Kaj la am’ forperdiĝis, kvazaŭ knabo surstrate...

Ekzakte tiun ĉi momenton...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Belega!... Mi konis tiun ĉi kortuŝan komponaĵon tra la voĉo de Mercedes Sosa. Mi delonge havis ĝin en mia listo por esperantigoj. Bonŝance iu multe pli kompetenta, Sizjolima, realigis ĝin! Brave!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Sed nenio malhelpas ke vi, same kompetenta, ankaŭ traduku ĝin! ;-)

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!