La nevinoj

(Originala titolo: As sobrinhas)
Verkis: Geraldo Casé k Ricardo Vilas
Traduko: James Rezende Piton

Ni estas nur du knabinoj
Tute ĉarmaj kaj tre ruzaj,
Kaj belaj kaj delikataj
Ni estas la du nevinoj
Tre kunaj, amikaj, amataj

Mi estas tre saĝa de l' fin' ĝis komenco
Mi estas bonmora de l' komenc' ĝis fin'
Al mi estas fremda malbona fivorto
Al mi estas fremdaj vanto kaj perforto

Ni estas nur du knabinoj
Belaj, naivaj, graciaj,
Amindaj, dolĉaj kaj flataj
Ni estas la du nevinoj
Tre kunaj, amikaj, amataj

Mi estas tre saĝa de l' fin' ĝis komenco
Mi estas bonmora de l' komenc' ĝis fin'
Al mi estas fremdaj ĉiaj petolemoj
Mi estas tre bona, fremdas la problemoj

Ni estas nur du knabinoj,
Belaj, naivaj, graciaj,
Amindaj, dolĉaj kaj flataj
Ni estas la du nevinoj
Tre kunaj, amikaj, amataj


Rim: Tiu ĉi kanzono apartenis al kelkaj ĉapitroj de la brazila porinfana televidserio Sítio do Picapau Amarelo en 1983. Ordelia kaj Morfelia (aktorinoj Bia Lessa kaj Cininha de Paula) estis du teruraj ĉikanemaj knabinoj, kiuj antaŭ plenkreskuloj pretende agis bonkondute.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!