Jen vivas ni infane

(Originala titolo: Velha infância)
Verkis: Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown k Davi Moraes k Marisa Monte k Pedro Baby
Traduko: Vitor Mendes

Jen vi tiel ĉi
Jen revo por mi
Kaj se mi vin ne vidas
Mi pensas pri vi
Ekde la maten'
Ĝis la lunlum' incidas

Mi vere ŝatas vin
Ĉeesto via ĝojigas min
Pro vi mi ridas pli feliĉe
Plej kara estas vi mia am'

Kaj jen ni kantas
Kaj jen ni dancas
Jen vivas ni infane
Kaj manenmane
Kiel infanoj
Ni ludas porĉiame

Via rigarda lum'
Min gvidas ene de la mallum'
Vi montras al mi klaran vojon
Mi iras kaj ne plu estas sol'

Jen vi tiel ĉi
Jen revo por mi
Jen vi tiel ĉi



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Malnova infanaĝo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!