Carlinhos Brown

Antônio Carlos Santos de Freitas (Salvador, 23ª de novembro 1962), konata kiel Carlinhos Brown, estas brazila kantisto, perkutilisto, komponisto, aranĝisto, produktoro kaj pentristo.

Inter la interpretintoj kaj kunverkintoj de la komponaĵoj de Brown troviĝas gravaj artistoj de brazila muziko kiel Marisa Monte, Arnaldo Antunes, Sérgio Mendes, Daniela Mercury, Margareth Menezes, Ivete Sangalo, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Maria Bethânia, Gal Costa, Elba Ramalho, Milton Nascimento, Djavan, Nando Reis, Cássia Eller, Zizi Possi, Elza Soares, Ney Matogrosso, Rita Lee kaj Fafá de Belém, krom bandoj kiel Paralamas do Sucesso kaj Sepultura, kaj internaciaj artistoj kiel Shakira, Josh Groban kaj Angelique Kidjo.

Carlinhos konkuris pli ol 10-foje al Grammy Latino, kiun li ricevis en 2003 pro la albumo Tribalistas kaj en 2004 pro la albumo Carlinhos Brown é Carlito Marrón. Li ankaŭ konkuris, en 2012, apud Sérgio Mendes, al Oscar pri Plej Bona Originala Kanto pro la komponaĵo Real in Rio, de la filmo Rio.

Ekde 2012, li estas unu el la teknikistoj de la programo The Voice Brasil.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!