Malnova infanaĝo

(Originala titolo: Velha infância)
Verkis: Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown k Davi Moraes k Marisa Monte k Pedro Baby
Traduko: Markone Froes

Vi estas tia, iu sonĝo por mi
kaj kiam mi ne vidas vin
mi pensas pri vi ekde la mateno
ĝis kiam mi kuŝiĝas
mi tre ŝatas vin,
kaj mi ŝatas esti kune kun vi
mia ridado estas tre feliĉa ĉe vi
mia plej bona amiko estas mia amo

Kaj oni kantas, kaj oni dancas
kaj oni ne laciĝas
esti infano, oni ludas
en nia malnova infanaĝo
viaj okuloj, mia lumturo
gvidas min en mallumo
viaj piedoj montras mian vojon
mi marŝas kaj neniam estas sola

Vi estas tia, iu sonĝo por mi
mi volas multe kisi vin
mi pensas pri vi, ekde la mateno
ĝis kiam mi kuŝiĝas
mi tre ŝatas vin,
kaj mi ŝatas esti kune kun vi
mia ridado estas tre feliĉa ĉe vi
mia plej bona amiko estas mia amo


Rim: Registrita en la albumo Piratado Muzika Tri, de Markone Froes (jaro ne indikita).
Rim²: En tiu ĉi muzikteksto troveblas kelkaj prononcaj eraretoj (kiel "mja" anstataŭ "mia", aŭ "viokuloj" anstataŭ "viaj okuloj"), kaj la metriko ne bone kongruas kun la originalo. Tamen, ĝi estas jam registrita en albumo (per la tre bona voĉo de la tradukinto), tial ĝi aperas en Brazila Kolekto.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Markone Froes)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Jen vivas ni infane

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!