Manio de vi

(Originala titolo: Mania de você)
Verkis: Rita Lee k Roberto de Carvalho
Traduko: Vitor Mendes k Josivan Fernandes

Al mi vi portas, ahh akvon al buŝo
Pro via maskovesto, nuda por tuŝo
La ŝvito falas tro, pro tiom multe da kisad'
Pro fantazi-invad' freneza.

Amoron faras ni per telepatio
Sur Ter', sur mar', sur luno, en melodio
Manion havas mi de vi pro tiom da kisad'
Pro fantazi-invad' freneza.

Nenio bonas pli ol vagabondi
Por ke ni kuŝu kaj rulu sen ĉes'.

Rulad' rulad' rulad'
Ni rulu sen ĉes'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!