Panis et circenses

(Originala titolo: Panis et circenses)
Verkis: Caetano Veloso k Gilberto Gil
Traduko: James Rezende Piton

Mi strebis al mia kanzono lumigita de sun'
Mi hisis tolojn en mastar' de l' aer'
Mi lasis tigrojn kaj leonojn en kort'
Sed tiuj homoj de la vespermanĝej'
Tre okupiĝas pri naskiĝ' kaj la mort'

Mi mendis la faradon de ponard' el purbrila ŝtal'
Por la mortigo de la am', kun sukces',
En urbocentro ĉirkaŭ la kvina hor'
Sed tiuj homoj de la vespermanĝej'
Tre okupiĝas pri naskiĝ' kaj la mort'

Mi mendis la plantadon de folioj en la domeg'
Ĉar la folioj en serĉado de l' sun'
Kaj la radikoj en serĉad', en serĉad'
Sed tiuj homoj de la vespermanĝej'
Kun tiuj homoj de la vespermanĝej'
Estas la homoj de la vespermanĝej'
Sed tiuj homoj de la vespermanĝej'
Tre okupiĝas pri naskiĝ' kaj la mort'

Kaj tiuj homoj de la vespermanĝej' (12-oble)

"- Transdonu al mi la salaton, bonvole.
- La panon, mi petas, nur plian peceton."


Rim (NT): - la titolo fontas el la latina formulo Panem et circenses (pano kaj cirko) atribuita al la romia satira poeto Juvenalo, dum la regado de la pleba tribunuso Gaius Sempronius Gracchus (153 a.K., murdita en 121 a.K.). Per disdonado de tritiko kaj la okazigo de spektakloj, romiaj politikistoj celis mildigi la popolan malkontenton, supozeble eĉ por malinstigi la okupiĝon pri politikaj aferoj. La strategio reproduktiĝis kaj adaptiĝis tra la jarcentoj kaj tra la mondo.

Tiu ĉi kanzono kaj samtitola disko aperis en 1968, dum militista reĝimo en Brazilo, kaj lanĉis la Tropikisman movadon, tre fruktodona momento en la brazila muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!