Tauba kaj Kerana

Verkis: Muniz

Malbono, deziro kaj avideco
Formas la spiriton Tauba
Kiu estas logita de Kerana

Li prenis homan formon
Por la junulinon konkeri
Sed ne konsentis Kerana.

Kaj Tauba alimaniere
Provis dum sep lunoj,
Sed ne konsentis Kerana.

Lia deziro kaj avideco
Kreskis ĉiumomente
Li koleris kaj planis
Forrabi Keranan

Lia frato, lia malo
La spirito Angatapiri'
Kiu antaŭvidis la tragedion, kaj proponis

Li estis ricevita per batoj
Kaj li tuj sin protektis
La batalo daŭris dum sep noktoj

En la oka tago,
Tauba paŭzon proponis
Kaj sub la suno ripozis

Lia deziro kaj avideco
Kreskis maksimume
Li trompis Angatapiri'
Pro deziro al Kerana

Li atendis noktomezon
Por Keranan forrabi
Ĉe la sunleviĝo
Fore li jam estis.
Li jam estis fore.


Rim: Registrita en la albumo Sovaĝa Animo, de BaRok-Projekto, Vinilkosmo: 2016 . (aĉetu ĝin ĉi tie)



Barok'-Projekto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!