Josivan Fernandes

Li mem sin prezentas:

"Mi iĝis esperantisto ĉirkaŭ en 2019. Mi ne precize memoras, kiu aŭ kio vekis en mi la intereson pri la lingvo, sed certe mi tuj enamiĝis al ĝi!

Ververe mi estas konvinkita, ke la mondo bezonas lingvon tian, politike neŭtralan, facile lerneblan kaj potencoriĉan.

Pri muziko, mi estas nur aŭdanto, kaj ŝatas preskaŭ ĉian stilon. Mi kredas, ke ju pli Esperanto estos uzata en tradukoj, des pli la mondo simpatios nian aferon."

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!