Soneto de la apartiĝo

(Originala titolo: Soneto da separação)
Verkis: Vinicius de Moraes k Tom Jobim
Traduko: Vitor Mendes

Eksubite, de l' rid' ekestis ploro
Plor' silenta kaj blanka, nebuleca,
La kuniĝo de buŝoj jen ŝaŭmeca,
De manplata kuniĝo jen timkoro.

Eksubite kvieto estas vento
Malfarinta de l' lasta okulflamo,
Kaj de l' pasio, jen la antaŭsento,
Kaj de l' senmova horo, jen la dramo.

Eksubite, ne pli ol eksubite
La antaŭa amanto jen malĝojas,
Kaj solas kiu vivis ĝoje-sprite

La amiko proksima erarvojas
Kaj la vivo perdiĝas senprofite
Eksubite, ne pli ol eksubite.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Soneto pri separiĝo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!