Soneto pri separiĝo

(Originala titolo: Soneto da separação)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Wel

Tutsubite la rid' iĝis plorŝiro,
brumeca ploro blanka kaj silenta.
Ĉe la lipoj la kiso ŝaŭmis penta
kaj ĉe l' streĉo de l' manoj kreskis miro.

Tutsubite kvieto iĝis vento,
jam esting' al restanta okulflamo.
El senpasio estis antaŭsento,
aŭguro frida de senskua dramo.

Tutsubite, ne pli ol tutsubite,
al granda tristo sin turnis l' amanto,
kaj al malgaj' gajulo senhezite.

L' amiko ĉesis emi al konstanto,
la vivovoj' nur eblis al vaganto.
Tutsubite, ne pli ol tutsubite.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Soneto de la apartiĝo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!