Irino

(Originala titolo: Irene)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Wel

Mi volas tuj iri for
For de tie ĉi
Mi nenion havas
Gravas pli Irin' en rid'
Multe pli Irin' en rido ja pli gravas

Irin' en rid'
Irin' en rid'
Irin' en rid'
Irin' en rid'
Irin' en rid'
Irin' en rid'
Multe pli Irin' en rido ja pli gravas.


KURIOZAĴO: Kelkajn monatojn antaŭ la ekzilo al Londono pro politikaj persekutoj, Caetano Veloso estis arestita, kaj en prizono li verkis tiun ĉi kanton. Irene estas la plej juna fratino de Caetano, kaj li rakontis, ke ofte en karcero ŝia bildo aperis en lia menso kiel vera antidoto kontraŭ la sufero. "Irene estis tiam 14-jaraĝa, kaj iĝis pli kaj pli bela (...) kaj eĉ pli aminda estis ŝia ĝojo (...) kiu eksplodadis en sinceraj kaj spontaneaj ridegoj" - legeblas en lia biografia libro Verdade Tropical. (Sur la foto, Irene kun ilia patrino, S-ino Canô).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ireni

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!