Ekbrulo

(Originala titolo: Pegando fogo)
Verkis: Francisco Mattoso k José Maria de Abreu
Traduko: James Rezende Piton

En mia koro ĉimatene estis fajro...
Fajro!... Fajro!...
Pro la brunulino, kiu preterpasis min
Kvazaŭ multe da benzin'

Pasanta belbrunulino
Pro tre infera graci'
Finiĝas ĉiu abstino,
Kreskas la taĥikardi'

Refreno

Venu tuj la brigadisto
Pro tiu fajro-infest’
Sen la labor’ kun persisto
Troviĝos nur cindro-rest'!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!