Sub la influo de rigardo

(Originala titolo: Sob o efeito de um olhar)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: James Rezende Piton

Nun mi volas la valoran akompanon de l' amor',
Malnovamor',
En malpeza kaj kolora survestaĵo de l' amor',
De novamor'
Pura atmosfero kiel la esenco de l' amor',
La puramor'
Kaj oreca sunsubiro,
Ĝin mi konas en vapor'
De amdeliro...
La universo en rivel'
Sub la influo de rigard'
En ĉiu ŝaŭmeksplodo sur la sablo
En ĉiu matenstelo de l' ĉiel'
En ĉiu ekfluginta bird'
Kaj eĉ la luno
Tre speciale por ni
La nokto preta
Por revar'...
Sentiĝas vento
Tra ĉiu korpohar'
En nia buŝo
La akv', la sal' de l' mar'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!