Semo

(Originala titolo: Semente)
Verkis: Luiz Fernando Vêncio
Traduko: Fábio Santos

Radio el lum', naskita en Alto
El man' de Jesu', trairas spacon
Kaj venas Teren, fariĝi mesaĝo

Kiu enhavas belecon kaj bildon,
De la instruo de l' evangelio

La mesaĝo estas plena je paco
Kaj agas en ni kvazaŭ la semo
Kiu ŝanĝas la vojon ame prisemitan

Prilumas ĉion, florigas la straton
Al mondo portas pli da amo kaj vivo


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Brunê (Bruna Brasil) (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!