Tero, planedo akva

(Originala titolo: Planeta Água)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: Vitor Mendes

Akvo elfluas el fonto
Serena de l' mondo
Pro ĝi jen la funda grotar'
Jen estas ĝi rivereto
Kaj poste alfluas
Al river' kaj poste al mar'

Akvoj malklaraj riveraj
Jen portas fekundon al kampoj sen bar'
Akvoj banantaj vilaĝojn
Forigas soifon de la loĝantar'
Akvoj fluantaj el ŝtonoj
Vuale kaskadas
Tondra Niagar'
Kaj poste dormas trankvilaj
En la laga lito
En la laga lito

Akvoj en la riveretoj
Kie estas sireno
Mistera patrin' de l' arbar'
Akvo fariĝas vapor'
Jen ĝi iras for'
Kaj jen iĝas nuba altar'

Gutoj de akvo el pluvo
Kaj jen ĉielarko
Sur ĝoja plantar'
Gutoj de akvo el pluvo
Jen estas malĝoja
Inunda koŝmar'
Jen movas ĝi muelilojn
Kaj trempas ĝi grundon
Per la sama far'
Kaj jen humile revenas
Al fundo de l' Tero
Al fundo de l' Tero,

Tero, planedo akva
Tero, planedo akva
Tero, planedo akva


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!