Pensu

(Originala titolo: Saiba)
Verkis Arnaldo Antunes
Traduko: Cícero Soares

Pensu: estis bebo ĉiu hom'
Ejnŝtejn', Freŭdo kaj la grek' Platon'
Hitler', Bush, kaj Saddan Hussein
Kun la groŝ' aŭ tute sen

Pensu: ĉiu infanaĝe samis
Mahometo jam infanis
Gandhi, Budho kaj Sankta Luci'
Same kiel mi kaj vi

Pensu: havis timon ĉiu hom'
Eĉ en kaŝ' de sia dom'
Nietzsche kaj Simone de Beauvoir
Ankaŭ Nebukadnecar'

Pensu: ĉiuj mortos iam ajn
Eĉ sen minimuma ŝajn'
Reĝo, generalo aŭ konsul'
Ĉia, ajna homestul'

Pensu: ĉiujn zorgis iu patr'
Zamenhof kaj Kleopatr'
Laoci', Moseo kaj Pele'
Galilejo, Salome'

Pensu: ĉiujn naskis la patrin'
Kaj Neron' kaj Mesalin'
Indiĝeno, afrikan', german'
Mi kaj vi laŭ sama sam'



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Du talentuloj - Arnaldo Antunes en siaj ĉiam trafaj
    originaloj kaj Kikero Soares en la perfekta traduko! Inversigo de versoj kiam tio konvenas, anstataŭigo per ekvivalentaj nomoj de famuloj kiam tio nepras por internacia rekonebleco kaj respekto al la rimoj, entuta kantebleco - la kvintesenco de la esperantigo de kanzonoj. Brave, Kikero!!!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!