Perfektaj kvereloj

(Originala titolo: Otália da Bahia)
Verkis: Antonio Carlos k Jocafi
Traduko: Flávio Fonseca

Kara, tio ne timindas,
Amo kiam ne finiĝas, tio ne timindas,
Kverelado petolema, tio ne timindas,
Tio ne timindas, tio ne timindas, ne.

Vi malridetu ĉar nun ridos mi, ho ve
Vi malmalĝoju ĉar nun ploros mi, ho ve
Mi kun kohera klarec' povis kompreni dum kver':
Perfektaj kvereloj nin ligas kvazaŭ kor-ĉener'
Por ĉiam


KURIOZAĴO: Tiu komponaĵo estas verkita por la kinfilmo Os Pastores da Noite (t.e. La Noktaj Paŝtistoj), de la franco Marcel Camus. La filmisto siavice estis inspirita de libro samnoma, de la brazila verkisto Jorge Amado.

La filmo rakontas tion, kiel la alveno de la virino Otália al Bahio transformis la vivon de pluraj viroj.

Per tiu historio la filmo montras aventuron kaj amon en la mondo de kandombleo.

Poste, la titolo de l' filmo ŝanĝiĝis al Otália da Bahia.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!