Kantoj pri paco

Verkis: Dirce SalesKleber Matos

Reĝo kaj Reĝino de la Paco
Invitis plurajn sentojn festeni, ja!
Finon de l' milito inter la popoloj
Jarmila sonĝo de l' homar'!

Venis la Amo kaj Espero
La Ĝojo kaj la Fido jen!
Venis la Bono kaj Libero
Eĉ Karitato kaj la Feliĉo mem!

Ĉiuj fine mane-mane,
Pro la delikata revo de l' artisto,
Ĝuis magion de l' momento
De iu vera pentristo!

Ĉiuj emocie dancis
Gracian minueton verkita de la kor'
Dankis al la bonkora Dio
La ĉielan senton de la hor'

Tostu ni,
Du kaj tri,
Mil fojoj je nomo de la Paco, nun!





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!