Dirce Sales

Dirce Sales loĝas en Rio-de-Ĵanejro, kaj ŝia muzika historio en la E-Komunumo komenciĝis en 2008, kiam ŝi lanĉis sian unuan aŭtoran diskon, Almenaŭ.

En 2009, ŝi lanĉis novan diskon, Kambuká, kiu celis omaĝi karmemoran Sylla Chaves. En 2011, ŝi prezentis novan serion per la KD Jen mi, kaj en 2012 ŝi komencis prezentadon kune kun Tania Paixão, kiu kantis kaj teatrumis kun mi laŭ la disko Infanoj, lernu kantante kun Dirce Sales.

Dum la Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro, en 2015, ili ambaŭ komponis, kantis kaj prezentis en Teatro Gonzaguinha, en Centro de Artes Caloust Gulbenkian, la muzika-defion Petola Sambo.

Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn ŝiajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!