Konstruaĵo

(Originala titolo: Construção)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Joyce Campos k Vitor Mendes

Li amis tiun fojon kvazaŭ estis lasta foj’
Li kisis la edzinon kvazaŭ estis lasta ĝoj’
Kaj ĉiun sian filon kvazaŭ estus nura fil’
Trakuris do la straton kun sia timida paŝ’

Altigis la konstruon ja kiel maŝino, li
Kaj levis sur la grundo kvar solidajn murojn, kaj
Kunigis li la brikojn en desegno je magi'
Kun la okuloj plenaj je cement’ kaj larma ve'

Sidiĝis por ripozi kvazaŭ estis ja sabat’
Kaj manĝis fazeolojn kvazaŭ estis ia princ'
Li trinkis kaj singultis kvazaŭ estis ŝipdronul’
Li dancis kaj ridegis kvazaŭ pro muzikaŭdad’

En la ĉielo stumblis kvazaŭ estis ebriul’
Li flosis en l’ aero kvazaŭ estis ia bird'
Finiĝis sur la grundo kvazaŭ estis mola pak'
Kaj agoniis meze de l’ publika aŭtovoj'
Kaj mortis sur la strato kun malhelp' al la trafik’

Li amis tiun fojon kvazaŭ estis lasta foj’
Li kisis la edzinon kvazaŭ estis lasta ĝoj’
Kaj ĉiun sian filon kvazaŭ erarintaj kaj
Trairis do la straton kun sia drinkeca paŝ’

Altigis la konstruon kvazaŭ ja solida ul’
Kaj levis sur la tero kvar solidajn murojn kaj
Kunigis li la brikojn laŭ desegno je logik'
Kun la okuloj plenaj je cemento kaj trafik’

Sidiĝis por ripozi kvazaŭ estis ia princ'
Kaj fazeolojn manĝis kvazaŭ estis la plej bon’
Li trinkis kaj singultis kvazaŭ estis li maŝin’
Kaj dancis kaj rigardis kvazaŭ la sekvonta ul’

Kaj stumblis en ĉielo kvazaŭ pro muzikaŭdad’
kaj flosis en l’ aero kvazaŭ estis ja sabat’
kaj falis sur la grundon kvazaŭ estis li pakaĵ’
Kaj agoniis meze de la ŝipdroneca voj’
Kaj mortis sur la strato kun malhelp' al la publik'

Li amis tiun fojon kvazaŭ estis li maŝin’
Li kisis la edzinon kvazaŭ estis ja logik'
Sur grundo ja kvar molajn murojn levis li kaj do
Kunigis li la brikojn en desegno je magi'
Sidiĝis por ripozi kvazaŭ estis ia bird'
Kaj flosis en l’ aero kvazaŭ estis ia princ’
Finiĝis sur la grundo kvazaŭ ebriula pak'
Kaj mortis sur la strato kun malhelp’ al la sabat’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Konstruo

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!