Geamantoj

(Originala titolo: Os amantes)
Verkis: Sidney da Conceição k Lourenço Cantineto k Augusto César
Traduko: James Rezende Piton

Iun tagon,
Iun horon
Ni havos renkonton,
Oportunon por
Pensi pri l' amor'

Por satigi sopiron
Pri inta feliĉo
Pri la okazoj
De amo-konfesoj,
Niaj multaj promesoj
Rememor' de l' momentoj
De revo kaj pasi'
De frenezaj diroj,
Ĉiam kun emoci'

Karulin'
Ho se ni povus
Resti en brakumo
Haltigi tempon ĝuste
En la nuno
Neniam plu
Okazus la forir'
(kara mia!)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!