Di’ vin pagu

(Originala titolo: Deus lhe pague)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Joyce Campos k Vitor Mendes

Pro tiu pano al ni, pro dormogrundo de Di’
Pro pornaskiĝa atest’ kaj pro permeso por rid’
Pro rajto al la spirad, kaj vivpermeso de vi
Di’ vin pagu!

Pro la senpaga drinkaĵo, glutenda brando al ni
Pro senkompata fumaĵo tusiga aĵo ja ĝi
Pro la trabaĵoj, pendaĵoj faligaj ja tiuj ĉi
Di’ vin pagu!

Pro esti plu agoni’ de plu fi-tago por vid’
Pro la grincado de dentoj tra l’ tuta urbo en ir’
Kaj pro helpanta nin fuĝi, ĉi tiu freneza kri’
Di’ vin pagu!

Pro tiuj funebristinoj por laŭdi kaj kraĉi nin
Pro tiuj muŝoj vermemaj kisante kovrante nin
Kaj fine pro l’ lasta paco elaĉetonta al ni
Di’ vin pagu!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!