Sambo de la beno

(Originala titolo: Samba da bênção)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Ja pli bonas la ĝojo ol malĝoj'
La ĝojec' estas la plej bela voj'
Estas ja kvazaŭ lumo en la kor'
Sed por fari sambon kun belec'
vere estas necesa malĝojec'
vere estas necesa malĝojec'
Kontraŭe la sambo estos for

Fari sambon ne estas ŝercafer'
En ĝi gravas ke estu am' kaj ver'
Ĉar la samb' estas preĝa ditiramb'
Se la sambo malĝojas en svingado
Malĝojo esperas en revado
Malĝojo esperas en revado
ke ĝi iam estu for de l' samb'

Metu iom da am' en ĉi kadencon
kaj vi vidos de l' sambo la potencon
Ke ĝi belas pli ol ajna afer'
Ĉar la sambo naskiĝis en Bahio
Kaj se blankas ĝi en la poezio.
Se blankas ĝi en la poezio.
Ĝi nigras al ni en kora ver'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!