Ama Kristnasko

(Originala titolo: Adeste Fidelis)
Verkis: John Francis Wade k Frederick Oakeley
Versio: Sylla Chaves

"Naskiĝis Jesuo!" - diras la ĉielo
per voĉo de anĝelo
sendita de Di'.
Portis Jesuo al ĉi tiu tero
de krimo kaj kolero,
milito kaj sufero,
la lumon de espero...
savon por ni.

Li savon alportis al la tuta mondo,
kaj sunos la estonto
se ni sekvos Lin.
Diris Jesuo, ke ni devas ami.
Nur amo estas grava,
nur amo estas prava,
nur amo estas sava...
Ĝi savos nin!


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.



Kantas: Neide Barros Rêgo
Pianludas: Therezinha de Maria Carvalho Pinto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!