Ario tre trista

(Originala titolo: Modinha)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Wel

Ne, ne longu plu la kor' al mi
En tia disŝir' sen kompato
Tiom sklaviĝe de nur iluzi'
Seniluzi'

Ho ne longu plu la viv' al mi
Kvazaŭ lun' en despera stato
Kun ĉi elverŝo de melankoli'
Kaj poezi'

Ve, trista kanzon', el mia brust'
Iru, sem' kaj burĝon',
Kun tuta emocio de la kor'
Mia kor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Mi amas la versojn en la portugala kaj la nirvanan interpreton far Elis Regina!

    PS: La traduko en esperanto ankaŭ beletas, laŭ mi ;-)

    Wel.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!