Bela (Vi kiom belas)

(Originala titolo: Você é linda)
Verkis: Caetano Veloso
Versio: Wel

Font' el miel',
L' okuloj de gejŝo.
Kabuka masko,
Ŝoke la blu'
Kun la penda flavo.
Akacilumo,
Vi estas sunpatrin'.

Via um' estas ekzakte certa,
Beleco lerta.
La strato al mi kvazaŭ vakuas
Kiam vi pluas
Tra ĝi kun preterrigard'.

Belas
Vivi kun saĝ',
Feliĉon donas vi.
Ĉi kanzon' estu nura konfirm'
Ke vi,
Vi estas bela
Ekster supoz',
Maleblas ajndifin'.
Ondo de mar', de l' am'
Ĵus frapinta min.

Vi estas forta,
Dente, muskole,
Bruste kaj lipe.
Vi estas forta,
Versoj, muziko,
Ĉiuj la kantoj,
Mi ja aŭskultos vin.

Ĉe luna lag'
Kaj strand' kaj ĉielo
Restas sen belo
Ĉar estas vi
Virino stela,
Ejo pli hela
Povas nur esti vi!

Vi kiom belas,
Vivas kun saĝ'.
Feliĉon donas vi.
Ĉi kanzon' estu nura konfirm'
Ke vi,
Vi estas bela
Ekster supoz' ,
Maleblas ajndifin'.
Ondo de mar', de l' am'
Ĵus frapinta min.

Mi ŝatas vin
Laŭ la vivoritmo,
Mastrin' de l' karnaval'.
'stas ĝu' sen fin'
Laŭsenti la stilon
De vi, vian spiron,
Invitu min al la bal'.

Bela
Ekster supoz'.
Maleblas ajndifin'.
Ondo de mar', de l' am'
Ĵus frapinta min.
Vi kiom belas,
Vivas kun saĝ'.
Feliĉon donas vi.
Ĉi kanzon' estu nura konfirm'
Pri vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!