Vidu

(Originala titolo: Olha)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Vidu ĉion kion havas vi
Ĉion kion iam revis mi
Via kapo plenas je problemoj
Sed ne gravas se estas tiel ĉi

La okuloj plenaj je espero,
kun ĉi tiu nur de vi kolor',
kion volis iam esti mi
Vi alportas al mia memor'

Vidu vian vivon malproksiman
Trans la limo de mia konker'
Mi estinte ĉiam malkonstanta
Nun ĵuras mia am' ke nun estas ja ver'

Vidu, ĉe mi venu, ien ajn
Por esti amata en ĉi trajn'
Kiu portos nin en ama vojo
Kaj la viv' en am' estos la gajn'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!