Sopiro al hejmolando

(Originala titolo: Old folks at home -aŭ- The Swanee River)
Verkis: Stephen Collins Foster
Traduko: Josias Barboza

Malĝojon mi momente sentas
For de mia ter'.
Ne plu mi aŭdas sonorilon
de la preĝej' de l' kor'.
La belaĵoj ĉi-tieaj ne allogas min.
De la gepatra lando flora
Ne plu mi restos for.

Sopiras mi al la rivero
Al la infanaĝ'
Imagas mi montarojn, fontojn,
pensas pri kolegar'.
Al patrujo mi sopiras kaj al amikar'
De la gepatra lando flora
Ne plu mi restos for.


KURIOZAĴO:
Way Down Upon the River Swanee, Swanee RibberSuwannee River (aliaj titoloj, laŭ la originala teksto) estas menestreleca kanto verkita en 1851, kaj ekde 1935 ĝi estis la oficiala ŝtata kanto de Florido, Usono. En 2008 la originala teksto, kiu estis kontroversa dum jardekoj, estis forigita, ĉar Foster ĝin verkis kvazaŭ sklavo memorante karesplene la plantadan sudan vivstilon, per diraĵoj kiel "banĝo fingrumata" kaj "Ho karulino, kiel mia koro lacas".
Laŭ Pop Memories 1890-1954 (1986), de Joel Whitburn, Old folks at home estis la plej vendita partituro en la periodo, je pli ol dudek milionoj da venditaj ekzempleroj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!