Vidu

(Originala titolo: Olha)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Flávio Fonseca

Vidu, sciu ke vi estas tute
Tia kia iam revis mi
Via kapo plenas je problemoj
Tamen mi vin ŝatas tiel ĉi

Kun okuloj plenaj je koloroj
De espero propra nur al vi,
Kiuj portas miajn rememorojn
Pri revitaj tagoj, nur vizi'

Vidu, vivas vi de mi distanca
Trans la eblo tuŝi kaj ceter'
Mi, estinte ĉiam disonanca,
Mi ĵuras, mia am', nun tio estas ver'

Vidu, akompanu min mil fojojn
Estu mia amo kaj amor'
Sekvu apud mi sur miajn vojojn
Kaj dum tuta vivo ne plu plor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Vidu

3 comentários:

  1. Ambaŭ tradukoj estas ĉarmaj, sed tiu ĉi via, Flávio, ŝajnas al mi esti pli glata.
    Interese estas, ke laŭ la ĵus forpasinta Roberto Carlos (li ripozu en paco) nomis sian filon, brazilan piedpilkludiston, ŝia patrino, kiu estis fano de la kantisto...

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon pro via ĝentileco, kara Fejfi!
      Sed mi devas informi, ke la forpasinto estas la kunverkinto, Erasmo Carlos.

      Excluir
    2. O-o, erareto enŝoviĝis, mi pardonpetas! Ĉe ni oni diradas, ke tiu, kiun oni erare "entombigos" pli frue, ol li vere mortis, vivos poste ankoraŭ longege kaj feliĉe. Do mi deziras al Roberto Carlos ankoraŭ longan, fruktodonan vivon!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!