Amiko

(Originala titolo: Amigo)
Verkis: José Carlos Guimarães
Traduko: Flávio Fonseca

Kie vi estos, ja certe mi marŝos
Kun vi, mia frato, amiko,
Kaj sur la tero, kaj sur la marakvoj,
Kaj tra la aero, kun vi, amiko.

Amo, amo,
Neniam ni disiĝos

Kie vi estos, ja certe mi marŝos
Kun vi, mia frato, amiko,
Al la mallumo la lumo revenos
Kaj brilos la suno sur vi, amiko.

Amo, amo,
Neniam ni disiĝos


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Amiko

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!