Kanzono de l' poeto de la XVIII-a jarcento

(Originala titolo: Canção do poeta do século XVIII)
Verkis: Villa-Lobos k Alfredo Ferreira
Traduko: Alfredo Aragón

Mi sonĝis ke, dum nokto festa, luno tristas,
kaj ni du, en vojo lunohela, froste nuda.
Nuboj movas sin por serĉo de ĥimeroj.

Kaj ni trafitaj per saget' de fantazioj,
reve vivas en ĉielo, kantante sorĉecan kanzonon,
kiu lumigas la amon kaj la vivon,
dum printempoj belaj.


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!