Tria regulo

(Originala titolo: Regra três)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Pro via misfar'
Jen ŝi laciĝis ĉar perfidis vi
La trian regulon ja
Kie malpli estas pli
Je l’ unua foj’ ŝi ploris kaj
Decidis resti plu
Ĉar la momentoj feliĉaj
Iĝis radikaj kaj riĉaj
Ĉe la malĝoj’
Poste ŝi perdis esperon
Pardono ne havas toleron
En ĉiu foj’
Estas kelkfoje al la dom’ la fal’
Do iru vi al soleca val’
Sed lasu la lampon ŝaltita
Ĉar la malĝojo minacas ke venos ĝi
Havu drinkaĵon proksime
Mi vin konsilas estime
Ĉar ploros vi...


Rim: La esprimo de l' titolo aludas al la tria futbala regulo, kiu temas pri anstataŭigo de ludantoj dum matĉo. Do, ĝi metafore signifas la anstataŭul(in)on.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!