Knabin' el Ipanema

(Originala titolo: Garota de Ipanema)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Wel

Tie ŝi venas, knabino
Kun kiom da ĉarmo
Pasanta diino
Sen ia alarmo
En sia belpaŝo
Al proksima mar'

Ino kun haŭto el oro
De l' sun' de Ipanema
La korpo, trezoro
Kun ritmo poema
Mirandaĵ' al mondo
Kaj ĉi okulpar'

Ha kial mi senkonsolas?
Ha kial ĉio nu tristas?
Ha belo tamen ekzistas
Belo kiun al si ĉiuj volas
Sed kiu mem tiom solas

Ha ŝi tion ne scias
Ke kiam ŝi pasas
Al ĉiuj la mondo
Nur ĝuon allasas
Kaj l' viv' iĝas bela
Pli bela pro am'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Knabino el Ipanema

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!