Blanka luno

(Originala titolo: Lua branca)
Verkis: Chiquinha Gonzaga
Traduko: Sylla Chaves

Ho, blanka luno,
Disdonanta viajn ĉarmojn,
Se estas ver’,
Ke vi protektas geamantojn,
Venu forviŝi
Ĉi brulantajn larmojn
Kaj ĉi pasion
Plenigantan miajn kantojn.

Malsupreniru,
Blanka lun’, el la ĉielo,
Alportu lumon,
Blanka lun’, al ĉi malhelo!
Vidu, ke granda
Estas ĉi dolor’!
Bezonas multe
Vian lumon mia kor’!

Mi rememoras
La momentojn de l’ alveno
De lunhel’,
En milda nokto de stelpleno.
Ja per surpriz’
Falis sur nin da lumo,
Kaj sur genu’
Ĝi trovis min, en amindumo.

Dum l’ amatin’
Akceptis honte kisojn miajn,
Mi ĉiam volis
Ĝui dolĉajn kisojn pliajn
Sed nun min lasis
Mia amatin’...
Ho, blanka lun’,
Pro Dio vi kompatu min!


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!