Amelja

(Originala titolo: Ai que saudades da Amélia)
Verkis: Ataulfo Alves k Mário Lago
Traduko: Sylla Chaves

Vere vi faras tro da postuloj
kaj tro multe forprenas de mi.
Vi scias, ke ni ne estas riĉuloj
kaj mi ne povas por vi fari pli.

Vi tamen nur volas lukson kaj riĉon.
Mian monon disĵetas vi for...
Kun Amelja mi havis feliĉon!
Amelja loĝas en mia memor'!

Ŝi devis kun mi malsati plurfoje,
sed ĉion akceptis sen ia postul',
kaj kiam mi ŝin rigardis malĝoje,
ŝi diris: — Protestoj ne nutras, karul'!

Amelja pli donis al mi da konsolo!
Amelja ja estis virin' sen frívolo!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!