Klubo de l’ Sambo

(Originala titolo: Clube do Samba)
Verkis: João Nogueira
Traduko: Flávio Fonseca

Pli bonas la viv’ kantante l’ aferojn de ĉies kor’
Kaj pro tio mi vivas en Klubo de l’ Sambo
Tie multaj homoj brilas plenaj je valor’

Jen homoj de Madureira, de Vila Isabel, ankaŭ de Ipanem’
Krom la ular’ de Mangueira, Leblon, Méier kaj same Vila Vintém
Iu belino kaŝtana de Kopakabana rakontis: Johan’,
En mia koro humana la Klubo de l’ Samb' estas ja talisman’
(Pli bonas la viv’)

Pli bonas la viv’ kantante...

La kara Ivone Lara rakontis, ke Clara bonfartas en scen’
Kaj ke la nova sontajlo de Beth Carvalho belegas, kaj jen
Vidu, Roberto Ribeiro, kun li Alcione en vico jarmila
Ĉar ili volis aĉeti bileton por spekti Martinho-n da Vila
(Pli bonas la viv’)

Pli bonas la viv’ kantante...

La sinjorin’ Clementina kun eco knabina kaj bela nuanc’
Ĉiam ĉeestas la feston, kun sia majesto je kanto kaj danc’
Chico Buarque de Holanda pro verkaro granda iĝis kamarad’
Volas nur ludi futbalon kaj pinĉi gitaron je nenifarad’
(Bonega vivad’!)


KURIOZAĴO: Temas pri klubo fondita de João Nogueira en 1979, por kunigi sambistojn kaj disponigi etoson por interŝanĝo de ideoj, montrado de novaj komponaĵoj, kaj ĉefe valorigo de la brazila muziko. En la supra muzikteksto estas menciitaj kelkaj famaj artistoj kiuj partoprenis la klubon: Ivone Lara, Clara (Nunes), Beth Carvalho, Roberto Ribeiro, Alcione, Martinho da Vila, Clementina (de Jesus), Chico Buarque kaj Johan’, kiu estas João Nogueira mem. Madureira, Vila Isabel, Ipanemo, Mangueira, Leblon, Méier, Vila Vintém kaj Kopakabana estas kvartaloj en Rio-de-Ĵanejro, urbo de la sidejo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!