Mia eraro

(Originala titolo: Meu erro)
Verkis: Herbert Viana
Versio: Vitor Mendes

Mi volis diri
Vi ne volis min aŭdi
Do petojn vi ĉesu
Al mi ne promesu
Vidi vin mi ne volas
Kaj mi ne volas kredi
Ke estos alie
Ke ĉio ŝanĝiĝis

Diras vi ne scii
Pri de l' pravo la manko
Kaj erar' estis kredi
Esti ĉe via flanko
Ja sufiĉus
Mia Di', tion ĉi mi plej deziris
Vian nomon mi diris
Min ne forlasu

Kaj eĉ volante
Mi ne trompos al mi
Viajn paŝojn mi konas
Kaj viajn erarojn
Estas nenio nova
Daŭre similas ni
Do min vi ne voku
Min forgesu vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!