Hieraŭ ploris mi pro la saŭdado

(Originala titolo: Ainda ontem chorei de saudade)
Verkis: Moacyr Franco
Traduko: Erick Fishuk

Vi per leter’ al mi petas, ke mi malaperu,
Ke mi neniam plu serĉu vin kaj vin forgesu.
Povas mi fari la volon, obei la peton,
Sed forges’ perdas la tempon, mi farus stultecon.

Hieraŭ ploris mi pro la saŭdado.
Mi, dum legad’, flaris bonan odoron.
Mi kion faru al dolorinvadado?
L’ amon mortigas mi aŭ mortas koro!

La tutan tagon, malamas mi vin, serĉas, ĉasas,
Sonĝe mi kisas vin, vin ĉirkaŭprenas, amadas,
Ĉar sonĝojn ŝtelas neniu, de mi estas ero.
Volas mi sonĝan la veron ol ama malvero.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!