Lum' de l' sun'

(Originala titolo: Luz do sol)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Vitor Mendes

Lum' de l' sun'
Ĝin foli' tenas al si
Kaj verdo novas
En arb', en grac' , en viv', en fort', en lum'.
Blu-ĉiel'
Ĝi venas ĝis la pied'
Tuŝas la teron
Kaj iĝas blua spir’ en tiu ĉi.

Riveret' ruliĝas,
Iras al river', rivero al mar'
Akvo rulas ree , rekte al la sablo hela
Marŝas homo sur la grund'
Kaj estas hela vund' ene de l' kora peco.
Mastro de l' jes' kaj de l' ne
Kaj jen li scias ke vidas tre belan specon
Kaj jen vundas li per man' tiun delikatecon la aferon karan
La gloron de l' vivo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!