Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Wel

Kiam vi de mi foriris
Kiel nokt' iĝis la viv'
Forta mi estas sed vane
Jam hodiaŭ estos plor'

Mia dom' ŝajnas ne mia
Fremdas ĝi kaj la najbarar'
Jes mi solas sed konsolas
Min la voko de l' gitar'

Laŭ la vojo la voĉo
Iru sen halti plu
Jam sufiĉu da dornoj
Tagoj estu kun blu'

Miajn sonĝojn la vento
Fuŝis sen ajnkompat'
Sed vivigas ĉi kanton
Nur la varma korbat'

Min inspiras pli la vivo
Tie mi ne trovis vin
Mi ne plu kantu la morton
Nur la vivon ĝis la fin'

Amo ĉiam rekomencu
Maleblas preteriri ĝin
Estu de nun ĉi konsento
Mia sento de destin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Trairado
Trairado

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!