Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Wel

Kiam vi de mi foriris
Jam la vivo iĝis nokt'
Forta mi estas sed vane
Multe pli fortas la plor'

Ankaŭ mia domo strangas
Fremdas al mi la najbarar'
Tamen mia sol' ne tenu
Min de kia ajn deklar'

Mia voĉo elrompu
Laŭ la daŭro de l' voj'
Ĝin haltigos ne ŝtonoj
Nek sekiĝinta roj'

Kvazaŭ nuboj pasantaj
Sonĝoj fuĝis de mi
Venu al mi tuj morto
Mortos tuj poezi'

Post la nokto venas tago
Mi laŭiras jam sen vi
Mi ne plu volas la morton
Vivi gravas multe pli

Amo ĉiam rekomencas
Sed sen ĝi ne plu estos vund'
Pli ol sonĝoj rekompencas
Teni l' paŝojn sur la grund'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Trairado
Trairado

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!