Ĝis la fino

(Originala titolo: Até o fim)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton

Je mia nasko fripona anĝelo,
Trudul' de mia destin',
Aranĝis ĉion kiel ĉefa pedelo
Por mi: nur la ruin'
Se dekomence lamis la histori'
Mi spitos ĝis la fin'

De infanaĝo lernejo turmentas
Nur ĉar mi forlasis ĝin
Mi ja honestas, pilkojn mi ne atentas
Malplaĉas disciplin'
Se l' estontec' egalas al malfavor'
Mi spitos ĝis la fin'

Mi vere spertas ioman progreson
Kaj kantas nun en kazin'
Rakontis panjo mian grandan sukceson
Eĉ en Hercegovin'
Se fina venko estas reva dezir'
Mi spitos ĝis la fin'

Pro la okazo de kelkaj harfendoj
Rompiĝis la mandolin'
Oni rifuzas mian aron da plendoj
Per voĉo de kaprin'
Se mi dikiĝis kaj nun haltas l' azen'
Mi spitos ĝis la fin'

Finiĝis la cigaredoj kaj rento
Forlasis min la edzin'
Ŝi fuĝis kaŝe kun pli juna studento
Kio plu trafos min?
Se mi forgesis l' itineron dum voj'
Mi spitos ĝis la fin'

Kiel dirite fripona anĝelo
Trudul' de mia destin'
Aranĝis ĉion kiel ĉefa pedelo
Por mi: nur la ruin'
Se dekomence lamis la histori'
Mi spitos ĝis la fin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!