Morgaŭ

(Originala titolo: Amanhã)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: Jorge de Oliveira

Morgaŭ ni havos belan tagon plej mirige frenezan,
Plenan je viv' kaj ĝoj'
Morgaŭ ni ekhavos flugilojn kaj vojaĝos al stelar'
Tra l' Lakta Voj'

Morgaŭ ne estos plu misteroj, iluzioj nek timo
Forte lumu la sun'
De liber' por la tuta mondo malgraŭ ĉia persekut'
Jam ekde nun, jam ekde nun!

Morgaŭ ni trovos la justecon, kiu ŝajnas neebla
Pro l' foresto de l' ver'
Morgaŭ jen montriĝos, ke hodiaŭ
Komenciĝas nova temp' por nia ter'

Morgaŭ eĉ se kelkaj kontraŭstaros
Ni plugos kaj dissemos kaj kreskos nova gren'
Morgaŭ ni malamon flankenlasos
Kaj la plej malhela nokt' iĝos maten',
Iĝos maten', e-he, e-he!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!