Sambo de l' aviadilo

(Originala titolo: Samba do avião)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Mia koro kantas
Antaŭ Rio de Ĵanejro,
Mi preskaŭ mortas pro saŭdado,
Rio kun mar' de plaĝoj mil,
Vi estas mia kor' de Brazil'.

Kristo, la Savant',
Ĉirkaŭbrakanta nian Gŭanabaron,
Ĉar mi vin tre amas, Ri',
Jen omaĝ' per samb' al vi,
Kun gracia koksa sving'
Sambos koketa brunulin',
Blua ĉiel', sun', mar' sen fin',
Jen tuje, ho mia Rio, ni estos en "Galeão".
Rio de Ĵanejro, Rio de Ĵanejro,
Rio de Ĵanejro. Rio de Ĵanejro;

Kristo, la Savant',
Ĉirkaŭbrakanta nian Gŭanabaron,
Ĉar mi vin tre amas, Ri",
Jen omaĝ' per samb' al vi,
Kun gracia koksa sving'
Sambos koketa brunulin',
La zonon streĉu pro l' tuja ven'.
Akvo brilanta, ni alteriĝanta
Surkampe de l'
Flughaven'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!