Ĉiel', sun', sud', terkolor'

(Originala titolo: Céu, sol, sul, terra e cor)
Verkis: Leonardo
Traduko: Ivo Sanguinetti

Mi volas promeni tra kampo
Feliĉa en la pampo
Floranta en aŭtun'
Kaj senti la piedojn pikitajn
La haŭto pli bruna
Per somera sun'
Verki versojn kaj ĝui plezuron
Kantante naturon en glor´
Kaj montri al kiu volas vidi
Loketon por vivi sen plor'
Estas mia Rio Grande do Sul
Ĉiel', sun', sud', terkolor'
kaj kion oni plantas kreskas
La plej floranta estas kor'
Mi volas baniĝi en la fontoj
Rigardi horizontojn kun Dio
Kaj senti ke oldaj kanzonoj
Daŭras vivantaj ĉe la familio.
Vidi kampojn florantajn
Infanojn ridantajn, feliĉajn en ĥor'
Kaj montri al kiu volas vidi
Loketon por vivi sen plor'


Rim:
- En tiu ĉi traduko troviĝas kelkaj metrikaj problemetoj, kiuj kondukas al misprononco (ekzemple "i" sonanta kiel "j") kaj sekve al malfacila komprenebleco. Tamen la videa produktado tre valoras, tial ĝi estas aldonita al la kolekto.

- Registrita en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.



Kantas: Nelson Pacheco


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!