La floro kaj la dorno

(Originala titolo: A flor e o espinho)
Verkis: Nelson Cavaquinho k Alcides Caminha k Guilherme de Brito
Traduko: Vitor Mendes

Iru for de mi via rideto
Ĉar volas pasi mi kun la dolor’
Ĉu por vi mi estas akra dorno?
Ne eblas dorno-vund’ al flor’
Eraris mi ĉar igis vin ĉi-mia suno.
Ne eblas al ĝi vivi ĉe la luno.

En la spegulo, vidas mi, miajn ĉagrenojn,
Mian doloron, miajn larmojn, miajn ĝenojn.
Mi en via vivo
Jam estis la flor’
Jen hodiaŭ mi, dorna dolor'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe BrazilMuzika Klubo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!