Alcides Caminha

Alcides de Aguiar Caminha (Rio-de-Ĵanejro, 26ª de septembro 1921 — Sobradinho, 6ª de julio 1992) estis brazila komponisto kaj desegnisto. Kiel desegnisto, li uzis la kaŝnomon Carlos Zéfiro.

Komponaĵoj liaj estis registritaj de Leny Andrade, Beth Carvalho, Elizeth Cardoso kaj multaj aliaj artistoj.

En 1997, la kantistino Marisa Monte omaĝis lin memorigante lian unikan desegnostilon per la ilustraĵoj de sia albumo Barulhinho Bom.

En 1999, lia kaŝnomo estis oficiale donita al Lona Cultural Carlos Zéfiro, spektaklejo en la kvartalo Anchieta, en Rio-de-Ĵanejro. (Fonto: dicionariompb.com.br)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!