Krom vivo-laciĝo

(Originala titolo: Além do cansaço)
Verkis: Petrúcio Maia k Antonio José Soares Brandão
Traduko: Tarcísio Lima

Kiam ne plu sonos tra aer’ muzik’,
Kaj la rido iĝos aborta,
Kaj nenio tra l’ tago morta
— Krom vivo-laciĝo — parolos pri l’ viv’;

Kiam la gorĝon malordigos la fumo
Kaj la lipojn bruligos drinkem’;
Kaj la tonoj de l’ kantoj de homo
Koratingos eĉ ne al li mem;
Kiam strato kaj domo kaj pordo
Ne pensigos pri ir’ aŭ reven’;
Kaj forfuĝos la ton’ poezia
De l’ gaja malĝoj’ de drinkeja refren’;

Estas nepre malkovri la straton,
Kiu kuŝas sub disaj paŝejoj,
Je l’ kompren’, ke malmultaj ŝoseoj
Ne enhavos ĉi nian serĉaton;

Estas nepre eliri tra l’ mondo
Nur por serĉi, por serĉi kaj nur;
Estas nepre ektrovi l’ aŭroron
Kaŝitan de l’ nokto per blinda terur’;

Nepre nia aflikta vivo
Kiel ajn rezistemas plu:
Ni do nepre komprenu, ke tiu
Aŭror’ ne prokrastos alveni tuj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!